Prahistorio de Poloj
ekde la prahindeŭropanoj ĝis la reĝoj Mieszko
I kaj Bolesław Chrobry
(H.-D. Quednau)
33 % de la nuna loĝantaro de Eŭropo estas Slavoj – pli
ol anoj de la ĝermana kaj la romanida lingvogrupoj.
Ĉi-tie vi vidas la ŝtatoj, kies oficiala lingvo
estas unu el la slavaj lingvoj – de la okcidentslava branĉo en helverde, de
la orientslava branĉo mezverde kaj de la sudslava branĉo malhelverde
kolorigitaj.
La deveno de la nomo ne estas certa. Kelkaj supozas, ke
ĝi venas de la vorto „slowo“ = vorto, aliaj kredas, ke ĝia radiko
estas la vorto „sláwa“ = gloro, kaj ekzistas ankaŭ pluaj hipotezoj.
Parenteze – la du vortoj slowo kaj sláwa venas de la sama hindeŭropa
radiko kun la signifo „aŭdi“.
La simileco inter la diversaj slavaj lingvoj estas multe pli
granda ol ekz. inter la ĝermanaj kaj romanidaj lingvoj.
Ĝis la tempo de la popolmigrado ekzistis tre malmultaj mencioj
pri ili – la unua estas de Tacitus, kiu menciis ilin per la nomo „Venethi“.
De kie ili venas? – Ili apartenas al
la hindeŭropa lingvobranĉo, al kiu hodiaŭ apartenas la granda
plimulto de la lingvoj parolataj en Eŭropo. Tamen inter la sciencistoj
estas konkordo, ke ili ne estis la unuaj loĝantoj de Eŭropo, kaj al
meza kaj okcidenta Eŭropo venis nur en la neolitika epoko (la pli juna
parto de la ŝtona epoko, dum kiu oni uzis jam agrikulturon), pli precize:
ili venis de la oriento. Sed kun tiu konstato jam finiĝas la konkordo
inter la sciencistoj – pri la ekzakta situo de la prapatrio de la
hindeŭropanoj oni ankoraŭ disputas.
Mi tamen volas prezenti al vi la teorion, kiu hodiaŭ
trovis la agnoskon de la plimulto de la koncernataj sciencistoj (lingvistoj kaj
arkeologoj) – teorio evoluigita en 1956 de la litov-usona arkeologino Marija Gimbutas – la tiel-nomata kurgán-hipotezo.
Ŝi supozas, ke la prahejmlando de la hindeŭropanoj
estas norde de la Nigra Maro kaj la Kaspia Maro. En la centro de tiu arealo
estas la riveroj Don kaj Wolga.
La karakterizaj arkeologiaj ŝpuroj de tiu pra-popolo
estas la kurganoj – specimenon vi
vidas ĉi-tie:
Ili estas grandaj tumuloj (tombo-montetoj), en kiuj estis
tombigitaj precipe la nobeloj. Do – Gimbutas supozas, ke la konstruantoj de la
kurganoj estis la praaj hindeŭropanoj.
Norde de la kurgan-popolo
troviĝis tiam la praparolantoj de la urala lingvobranĉo, al kiu
apartenas ekz. la hungara, la finna kaj la estona. Fakte la lingvistoj trovis
komunaĵojn inter la praa hindeŭropa kaj la praa urala branĉoj,
kiujn oni ne povas interpreti kiel nura transpreno de unu lingvo al la alia,
sed kiu supozigas, ke ambaŭ lingvobranĉoj havas komunan praulon, kiun
oni parolis en la orianta Eŭropo aŭ okcidenta Siberio – longe
antaŭ la neolitiko. Tiu lingva parenceco forte subtenas la kurgan-teorion.
La kurgananoj jam konis la
agrikulturon kaj spertis precipe pri bredado de brutoj. Precipe ili ŝatis
la ĉevalon, kiu estis ĉe ili sankta besto. Ilia socia strukturo estis
patriarka, kun disdivido inter nobeloj kaj ne-nobelaj liberaj viroj.
Dum la 5a jarmilo antaŭ Kristo okazis en la regiono
klimata ŝanĝo, kiu kondukis al malhumidiĝo kaj dezertiĝo de
la tero. Pro tio la hindeŭropanoj serĉis novan vivarealon kaj
disvastiĝis en pluraj ondoj okcidentan kaj ankaŭ suden (al Hindio).
Ĉi-tie estas ilia origina hejmlando montrata la unua ondo al centra
Eŭropa
kaj ĉi-tie la postaj ondoj – la disvastiĝo al Hindio
ne estas montrata.
Supozeble la
antaŭ-hindeŭropaj loĝantoj de tiu regiono havis tute alian
kulturon – oni eĉ supozas, ke ilia soci-sistemo estis matriarkala. Do
okazis kunfrapiĝo de tre diversaj kuturoj kun malsamaj mondkonceptoj.
Tamen la du kulturoj intermiksiĝis, kvankam kun pli granda influo de la
hindeŭropa branĉo, precipe venkis la hindeŭropa lingvo. Sed oni
rekonas en la diversaj postaj hindeŭropaj lingvoj konsiderindan parton de
ne-hindeŭropa influo. Ankaŭ en
la religio oni vidas tiun kunfandiĝon: Ofte ekzistas 2 grupoj de dioj:
Tiuj de la ĉielo (en la helena kulturo la olimpikaj dioj) - verŝajne hereditaj de
la kurgan-popolo, kaj tiuj de la tero, responsa pri la fertileco kaj bona
rikolto (en la helena la ĥtonaj dioj) – verŝajne devenaj de la eŭropa
antaŭ-hindeŭropa praloĝantaro.
La efiko de la intermiksiĝo de la kurgan-popolo kun la
praloĝantaro estis la estiĝo de diversaj kuturoj, kiujn oni povas
arkeologie distingi.
Aparte interesa por ni estas la kulturo, kies arealo – inter
la riveroj Elbe/Łaba kaj Wisła - estas sube viole kolorigita.
Tiu estas la luzacia kulturo, kies plej bone konservita
restaĵo troviĝas en norda Pollando, en Biskupin – ĉi-tie vi
vidas rekonstruitan domaron:
Ĉar la arealo de tiu kulturo troviĝas tie, kie
poste vivis slavoj, multaj arkeologoj supozas, ke ĝi estas la pra-slava
kulturo. Kvankam tio ne estas certa, oni tamen povas supozi, ke la luzacia
kulturo havis konsiderindan rolon en la etnogenezo de la slavoj.
Tiu etnogenezo disvolviĝis in la
arbaroj inter la Balta Maro kaj la stepoj norde de la Nigra Maro:
Plej proksimaj al ili estis la
popoloj de la balta lingvogrupo, kiu ŝrumpis de antaŭa grandega
arealo ĝis kiam hodiaŭ restis nur la litovoj kaj latvoj. Tre
antikvajn rilatojn oni trovas ankaŭ kun la ĝermanoj kaj la irananoj.
Ekde la lasta jarcento antaŭ
Kristo la ĝermanoj disvastiĝis, inter alie al norda Pollando (la
Gotoj), al la regiono de Elbe/Łaba ĝis oriente de la Odra (ekz.
Vandaloj en Silezio) kaj al Bohemio, Moravio (Markomanoj) kaj finfine eĉ
Slovakio. Sed poste granda parto de ili formigris por konkeri partojn de la
Romia imperio, kaj en la nun maldense loĝatajn regionojn sekvis slavoj
(ekde la 5a jarcento). La restoj de la tie loĝantaj ĝermanoj asimiliĝis,
do estis slavigitaj.
Ĉi-tie vi vidas la
disvastiĝon de la slavoj en la 8-a jarcento. (Sude ili disvastiĝis
ĝis Greklando – Atiko kaj eĉ Peleponezo – grupon oni eĉ setligis
en Anatolio.)
kaj ĉi-tie vi vidas la arealojn de la diversaj okcident-slavaj triboj
Tamen oni devas rimarki, ke la slavaj
lingvoj aŭ pli bone dialektoj estis tiutempe ankoraŭ tiom similaj, ke
la famaj misiistoj Kyrillos kaj Methodios, kiuj venis de Thessaloniki ĉe
la egea maro, havis neniun problemon komuniki kun la slavoj en la grand-moravia
regno. Ilia traduko de la biblio al la slava lingvo, kiun ili komencis en 863,
estis komprenata de ĉiuj tiamaj slavoj. La lingvon de tiu traduko oni
nomas hodiaŭ eklezi-slava.
La Elbe/Łaba restis lingvo-limo
inter slava kaj germana ĝis 1150, kvankam politike la regiono ĝis la
Odra (kaj ankaŭ Bohemio) apartenis al la germana imperio.
Ĉi-tie vi vidas la tribojn, kiuj poste kunfandiĝis
al la pola popolo. La nomon ricevis
la popolo de la tribo Polanoj – ĉirkaŭ
kiuj la estiĝanta pola popolo kristaliĝis. La nomo Polanoj venas de la
radiko pol = kampo.
En tiu tempo estis ankoraŭ tute
ne antaŭvideble, ke de la diversaj okcidentslavaj triboj formiĝos
poste 3 popoloj: la poloj, la ĉeĥoj kaj la slovakoj, kaj kiu tribo
iros al kiu popolo.
La vislanoj en la krakova regiono unue apartenis al la
grand-moravia regno, poste iam al Pollando, iam al Bohemio. La silezianoj unue apartenis al Pollando, pli
poste al Bohemio, de kiu ĝin forrabis en la 18-a jarcento Frederiko la Dua
de Prusio.
Origine la polaj triboj estis
kompreneble politeistoj, Ilia ĉefa dio estis la kvarkapa
Świętowit. Sed por havi iun rolon en Eŭropo kaj eviti la
perfortan kristanigon fare de najbaraj landoj, kiu nepre rezultigus perdon de
la memstareco, la pola reĝo Mieszko
I – el la dinastio de la Piastoj
- akceptis la bapton en la jaro 966, unu jaro post la surtroniĝo, kaj liaj
subuloj devis sekvi. Estis grave, ke li baptigis sin laŭ la latina rito – ne laŭ la bizanca.
Tiamaniere Pollando fariĝis parto de la okcidenta mondo – male ekzemple al
Ruslando kaj Ukrainio.
Tuj estis instalita biskopejo en Poznań, senpere sub la
papo, do ne dependa de iu germana arkbiskopo.
Mieszko estis
ankaŭ la pola reĝo, kiu regajnis la krakovan regionon de Bohemio.
Lia posteulo – Bolesław Chrobry (la brava) fondis
biskopejojn en Gniezno, Kraków, Wrocław kaj Kolobrzeg.
Tiutempe ja ekzistis la pola kaj la
bohemia regno, tamen ankoraŭ ne 2 diversaj kaj bone distingeblaj popoloj
pola kaj ĉeĥa. Pro tio okazis provoj unuigi la 2 regnojn por krei unu
grandan ŝtaton. Unue tion provis Bolesław Chrobry. Tamen li ne
sukcesis, ĉar la germana imperiestro nepre volis eviti, ke tiom granda
ŝtato ekestu en lia najbareco. Rezultis 16-jara milito, post kiu
Bolesław devis rezigni pri sia plano. Pli poste, kiam Pollando havis
malfortan reĝon, provis unuigi la du regnojn la reĝo de Bohemio.
Denove intervenis la germana imperiestro kaj ĉi-foje alianciĝis kun
la pola reĝo.
Post la definitiva establo de du
apartaj landoj – Pollando kaj Bohemio, ekestis la legendo pri 2 prapatroj de la
du popoloj, nomitaj Lech kaj Ĉech, ĉi-tie montrataj sur mezepoka
bildo.
Por fini ankoraŭ kelkaj vortoj
pri tiuj okcident-slavoj, kiuj vivis plej okcidente kaj fariĝis nek poloj
nek ĉeĥoj nek slovakoj. Kiel jam dirite, la lingvolimo inter la
germana kaj la slava resis ĉe la rivero Elbe/Łaba ĝis proksimume
1150. Poste iom post iom disvastiĝis la germana ĝis trans la Odro al
Silezio, Pomeranio kaj Mazurio. Tamen ĝis hodiaŭ restis slavparolantoj
en orienta Germanio – la soraboj, kiuj loĝas ĉirkaŭ la urboj
Bautzen (Saksonio) kaj Cottbus (Brandenburgio). Sube vi vidas dulingvan
strat-indikilon (germana/malsupra soraba) en Brandenburgio
Rimarko: Ĉiuj
bildoj de tiu-ĉi prelego estas prenitaj de la vikipedio (germana, pola kaj
angla)